85-a IK­BE

 

85-a IKBE 21.7.2019

D-ro Kari Huuskonen

Estro de la finna blindulmuzeo en Helsinki


Ĉe la radikoj de defendo de rajtoj


Estimataj gastoj, aŭskultantoj! Mi dankas pro la invito veni al Lahti por paroli okaze de la dentjara datreveno de Stleto dum la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.


Laŭ malnova parolturno la strigo de Minervo ekflugas nur kiam krepusto surteriĝas. Ĝi enhavas penson, ke oni komprenas ian epokon nur kiam ĝi finiĝis; post subsubiro kaj post tio, ke io restis for nerevokeble.


Aliflanke oni diras, ke la historio estas senfina procezo. Historion oni skribas ĉiam parte denove, kiam en la nuntempo okazas io esenca. Ĉgeneracio rigardas la pasintecon laŭla vidpunkto de la aprezo, idealoj kaj argumentoj de sia epoko. Tiusence historio estas kiel malferma rakonto sen certa scio de enfermiĝfino. Ne eblas trovi unu kontinuan intrigan strukturon. La pasinteco konsistas el diversaj eventoj, hazardaĵkaj paradoksoj, el kiuj oni akceptas iujn en nian kulturan albumon, kaj per kiuj oni klopodas difini la tutan epokon.


Ni kunvenis ĉi tie en Lahti por celebri la centjariĝon de Steleto. Steleto estas unu el ka kunfondintoj de la finna blindulligo. Ankaŭ ni produktas surbaze de nuntempo novajn vidpunktojn kaj interpreton pri la longa historio de Steleto kaj de la tuta finna organizita blindulmovado.


Laŭ la vidpunkto de historio oni povas dividi la finnan organizitan blindulmovadon en tri evolfazojn: Karakteriza por la unua evolufazo ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis la fino del a 1920-aj jaroj estis, ke estiĝis lokaj kaj fakaj asocioj. La sekvan fazon ĝis la 1970-aj jaroj mi nomus kiel tempon de federacia organizaĵo administrata de prezidanto. La trian kaj nunan evolufazon ekde la fino de la 1970-aj jaroj eble plej trafe karakterizas esprimoj "administracio per profesia direktoro" kaj "ideo de sociala handikapagado de la tria sektoro mem".


Se oni ĝuste nun skribus la historion de la organizita finna blindulligo kaj de la blindulmovado, ĝia ruĝa fadeno estus principo de leĝeco. Tiu principo baziĝas sur la vidpunkto, ke la bazo de juro, t. e. leĝoj, estiĝas kiel rezulto de politika agado, Influante la politikan sistemon, oni influas ankaŭ la kreiĝon de juraj fenomenoj kaj ilian efektiviĝon.


En Finnlando la blindulmovado por garantii memstaran kaj egalrajtan vivon baziĝis sur leĝeco ekde la komenco. Modeloj venis el aliaj nordiaj landoj, precipe el Svedio, kie vidhandikapuloj komencis organizi proprajn asiojn jam en la fino de la 19-a jarcento.


En Finnando la problindulan laboron komencis bonfaraj asocioj. En la fino de la 19-a jarcento la unuaj asocioj, kiujn fondis riĉaj sinjorinoj, direktis sian atentonb all certigo de vidrimedoj por blinduloj, kiuj finis lernadon en blindullernejo, kaj al la metia edukado de blindaj plenaĝuloj, samne kiel al la brajlaliteraturo. Surbaze de tiu agado pli poste estis kreitaj problindula metia lernejo kaj la blindulbiblioteko Celia.


La unuaj asocioj fonditaj de vidhandikapuloj mem naskiĝis en la komenco de la 20-a jarcento kiel kontraŭo al bonfara agado gvidata de supre suben. Ĝi signifis ankaŭ tute novtipan pensmanieron, kiu renversis la tradiciajn opiniojn pri handikapeco kaj blindumovado.


Kiel agantoj kaj membroj de la novaj asocioj estid manlaboristoj kaj masaĝistoj. Ilia idea agado baziĝis unuflanke sur la principo de reciproka helpado kaj aliflanke sur la principo de defendo de rajtoj adoptita de la laborista kaj sindikata movadoj. Ĉefe oni agadiss por plibonigo de enlaborigo, akiro de vivrimedoj kaj plialtigo de edukiteco kaj de la ĝenerala sociala sekureco.


Kia estis la finna socio en la komenco de la 20-a jarcento. Laŭ vidpunkto de samtempuloj la industria struktura ŝanĝo


Oni sciis, ke ekster la nova ombrela organizaĵo kaj ĝia influo restis multaj blinduloj kaj grave malfortevidantoj, kiuj profitus de la servoj de la ligo kaj de la apogo de samsortanoj. Tial oni volis scii la veran nomron de vidhandikapuloj. En 1974 la kalkuo montris, ke la nombro de vidhandikapuloj estis 2 684. La absoluta nombro de la antaŭa, en la jaro 1901, farita raporto apenaŭ montris ian diferencon. Tamen, se oni konsideris la pliiĝon de la tutlanda loĝantaro, la relativa nombro de vidhankpuloj malpliiĝis. Oni opiniis, ke la pozitivan ŝanĝon efektigis plibonigo de vivkondiĉoj, preventiva prizorgado de okulmansanoj kaj antaŭenpaŝoj en okulmedicino.


Statistikaj raportoj fariĝis grava agadformo en la movado. Surbaze de konkludoj tiritaj el la ciferoj oni kreis fundamenton por defendi la rajtojn de blinduloj. En la jaro 1935 kalkuloj ludis gravan rolon ankaŭ en streboj al la leĝo pri blindeca kompenso. Kiam la leĝo ekvalidis, laboraĝaj kaj laborantaj blinduloj kaj malfortevidantoj ricevis el la ŝtata kaso kompenson por kompensi ĝenaĵojn kaŭzitajn de la difekto. En la jaro 1950 la leĝo estis transformita al ivanlidmono, kaj ĝi koncernis ĉiujn grupojn de difektoj.


La blindulmovado inter la periodo de la fondo de la Centra Ligo de Blinduloj en la jaro 1928 ĝis la 1970-aj jaroj estis tempo de forta prezidenta gvidado. Tiam oni kreis la bazon i. a. por rekapabliga servo kaj havigo de gvidhundoj. En la 1970-aj jaroj okazis forta ŝanĝo en la blindulmovado. La agado faris pli profesia kaj la organiza movado disvolviĝis iom post iom al sociala handikaporganizo de la tria sektoro, gvidata de profesiuloj. La agado ne plu estis tiel vundebla pro internaj tensioj kaj ambicioj de la membraro, kiel dum la tempo kiam prezidantoj regis. Samtempe antaŭaj aktivuloj fariĝis funkciuloj, specialistoj kaj komisiitoj. Ordinaraj membroj fariĝis klientaro de la ligo. Kiel novajn klientojn kaj celgrupojn oni konsideris maljunulojn kaj multdifektitajn vidhandikapulojn.


La influo de la nova organizaĵo kaj agado kiel socia aganto kreskis. Novaj agadformoj estis rekapabligo kaj diversaj specialaj servoj. Samtempe ka rimedoj kaj celoj de politika influado ŝanĝiĝis. Influado en la komunuma nivelo kreskis kaj, anstataŭ aŭskulti plenkunsidojn de parlamento oni komencis interakti rekte kun politikistoj. Oni praktikis senperan influadon kontaktante koncernajn oficistojn en ŝtata kaj komunumaj administracioj.


La lasta ŝanĝo signifis je kelkaj punktoj ankaŭ revenonal la radikoj de la blindulmovado en la fino de la 19-a jarcento. Oni komencis serĉi mem solvojn al la problemoj. La ligo kaj ĝiaj membroasocioj klopodis solvi problemojn, kiuj leviĝis el la bezonoj de vidhandikapuloj, pliigante propran produktadon de servoj kaj la bezonatan financan bazon. Ŝnuretoj de monujo malstreĉiĝis por multaj bonaj projektoj, ĉar devidfarantoj konsideris la organizaĵojn de la tria sektoro utilajn kaj respondecajn agantojn. Per rimedoj asignitaj al la organizaĵoj oni malpezigis la respondecon de la socio solvi problemojn de specialaj grupoj.Helpado fare de organizaĵoj evoluis kaj fariĝis esenca parto de finna sociala politikop.


Estimataj aŭskultantoj! La plej grava temo de la finna kaj internacia movado inter vidhandikapuloj estis: Kune ni vidas pli. Ankaŭ dum pezaj periodoj ĝi servis kaj gvidis nian aferon kaj movadon antaŭen. Forta kaj unueca movado estos ankaŭ en estonteco la ŝlosilo al egaleca vivo.

85-a IKBE 21.7.2019 1 (2)


s-ro Matti Ojamo, esploristo ĉ de la finna registro pri vidhandikapoj

Situacio de vidhandikapuloj en Finnlando


La finna registro pri vidhandikapoj estas laŭleĝa registro, kiu funkcias ek de la jaro 1983. La finna ligo de vidhandikapuloj prizorgas ĝin praktike. Por la laboro la ligo ricevas financan subtenon el la ŝtato.


Jen kurta historio de la sociala asekuro de vidhandikapuloj:

- blindeca kompenso en la jaro 1935

- kiel rezulto de la dua mondmilito militinvalidoj estis la unuaj handikapuloj, kiujn oni traktis difektitaj sen propra kaŭzo, do honeste.

- en la jaro 1946 estiĝis leĝo pri servoj al invalidoj

- sociala asekuro kaj asekuro kontraŭ malsano 1962

- leĝo pri sanitara servo 1972

- estiĝis centroj de sanzorgokaj centraj malsanulejoj

- internacia jaro de handikapuloj 1980

- handikapeco kaj handikapulo kiel koncepto

- leĝo pri servoj al handikapuloj.


Antaŭe oni klarigis kaj difinis difekton (finne "vamma") per medikala pensmaniero. Ĝi estas medicine difinebla kaj per diagnozo limigita manko aŭ obstaklo/ĝenaĵo de individuo. Ĝi enhavas penson pri handikapeco kiel eco de individuo. La adjektivo handikapa metas en ombron aliajn ecojn kaj kapablojn de la individuo. Difekteco tamen ne estas la plej grava difino pri iu persono. La vorto "vammainen" (difektito) estas tre juna koncenpto en la finna lingvo. Per ĝi oni anstataŭigis antaŭe uzitajn negativajn terminojn invalido (ne valida, ne en bonstato), neplene laborkapabla. Tiu sociala modelo venis kune kun la jaro de handikapuloj. Tiam oni komprenis, ke handikapeco estas rezulto de obstakloj kaŭzitaj de ĉirkaŭaĵo planitaj por ne-handikapaj homoj.


(Noto de la interpretisto: Ankaŭ en esperanto oni anstataŭigis invalidon per handikapulo. Laŭ PIV `handikapo´ signifas psikan aŭ korpan malhelpon, malfaciligantan la normalajn aktivaĵojn de la vivo. Homo trafita de handikapo estas handikapulo, handikapito.)


Integriĝo, alireblo estis konsiderata kiel solvo por ´problemo´ de handikapeco. La konmcepto pri o inkludo iris pli longen. Ne sufiĉas, ke pasejoj kaj publikaj konstruaĵoj estas senobstaklaj. Handikapitaj personoj havas samajn homajn rajtojn kiel aliaj civitanoj. Oni devas aktive integri ilin al la socio. Per tio oni venas al politika modelo por difini handikapecon surbaze de homeco kaj homaj rajtoj. Handikapuloj ne atendu trankvile en la marĝeno de la socio ĉu ili estas akceptitaj al la agado. Ili havas rajton esti inkluditaj. estas kunagi.


Kiel vidhandikapuloj elturniĝas en la nuntempa Finnlando?


Antaŭe mi kurte priskribis kiel mallonga estas la historio de sociala asekuro de handikapuloj kaj la koncepto de handikapeco. La socio ankoraŭ ne traktas egale siajn membrojn. Aŭdiĝis eĉ opinioj, ke la divido de civitanoj al a- kaj b-klasoj ekscitiĝas. Neniam la bonfarto estis tiel alta kiel ĝi estas nun. Tamen sintenoj al handikapitoj postrestas. Daŭre oni tre ofte miksas konceptojn handikapa/ senhandikapa kaj sana/malsana. Oni ne komprenas, ke la plej granda parto de handikapuloj estas sanaj. Kiam malsano kauzinta de difekto estas kuracata, ili estas malsanaj kaj oni povas uzi terminon ´paciento´. En la fazo de baza rekapabligo ili ne plu estas malsanaj sed rekapabliĝantaj klientoj de specialaj servoj. Kiam la baza rekapabligfazo estas finita, ili estas membroj de la socio, uzantoj de servoj.Same oni kombinas handeikapecon kaj ne-laborkapablecon. Estas klare, ke handikapulo ne povas aspiri metiojn, kiuj postulas pli ol ĝeneralan korpan funkciadon kaj sensokapablon. Vane estas revi prikariero de piloto de piloto aŭ lokomotivestro. Anstataŭ tio handikapuloj estas plene laborkapablaj en metioj, kie la obstakloj de handikapo povas esti kompensitaj. Al vidhandikapulojbone taŭgas tiel nomataj puraj laboroj, kie oni plenumas la taskojn per komputilo aŭ galante dirite helpe de informteknologio.


Mi observis la socialan situacion de vidhandikapuloj ekde la 1980-aj jaroj surbaze de statistikoj kaj esploroj. Enlaborigo tutan tempon stagnis. El laboraĝaj vidhandikapuloj plene dungitaj estis 20 % kaj parte dungitaj 20 %. Inter multhandikapuloj enlaborignombroj daŭre estis malaltaj. La eduknivelo inter vidhandikapuloj tutan tempon kreskas, sed pli rapide ĝi kreskas inter la tuta loĝantaro. Do, la eduka abismo tutan tempon kreskas. Tamen niaj esploroj montras kiel la eduknivelo influos rekte la gradon de dungiĝo. Alarma situacio ĉar baldaŭ ni vivos la 2020-ajn jarojn! Nia celo de plena partopreno tutan tempon ŝteliras al pli fora horizonto.


Laŭ la lastaj nombroj la situacio de junaj vidhandikapuloj estas pli luma ol iam. Daŭre pli multaj junuloj kaj junulino kuraĝas forlasi la hejmon kaj eniri en la mondon. La proporcio de junaj homoj vivantaj hejme kiel infanoj familio malkreskis dum la lastaj kvin jaroj. Dungiĝado kaj senlaboreco kreskis, la proporcio de studantoj malkreskis. Povas esti, ke tion influis la ŝanĝo de studteknikoj. La studado estas teknike pli malfacila, ĉar el studlibroj oni transiris al materialoj, kiujn studantoj mem devas pluki en interreto.


En la printempo en 2018 ni finis nian studprojekton per kiu ni serĉis faktojn pri la uzo de sanzorgaj servoj inter vidhandikapuloj, pri kostoj kaj vivkvalito. Eksterordinaraj kostoj estas grandaj, milionoj eŭentute. Vidhandikapuloj uzas sanzorgajn servojn pli ol la alia loĝantaro. Exemple inter vidhandikapuloj la proporcio de rompitaj femuroj kaj koksoj estas 10-obla kompare kun bone vidantoj. Ni celis montri, kiel grave estas pere de frua diagnozo kaj efekta kuracado strebi preventi okulmalsanojn, kiuj minacas vidpovon. Laŭ la jaraj statistikoj de la registro de viddifektoj 81 % de novaj viddifektoj estas tiaj, ke eblus influi la malsanon kiu kaŭzis la difekton, eĉ eble preventi la ŝtelirantan perdon de vidkapablo. Tiaj detruantoj de vidkapablo estas degenero de retino, glaŭkomo, diabetbaza difekto de retino kaj inflammalsanoj. Se viddifekto jam efektiviĝis, vivkvaliton oni eblas konservi pere de specialaj servoj. Tamen servoj por handikapuloj kaj specialaj servoj ne estas alireblaj egale proporcie al ĉiuj, kiuj ilin bezonas.


Tro ofte vidhandikapulo vivas sola sen sociaj sekurecretoj. La plej granda parto de vidhandikapuloj estas vidvoj/vdvinoj. Kiam edzo aŭ edzino forpasis, infanoj estas fore, aliaj parencoj malmultas kaj ankaŭ amikoj forpaŝas unu post alia, la situacio estas malfacila. Servoreto ne etendiĝas al ĉiu dometo kaj loĝejo. Hejmvizitoj iĝas maloftaj kiam lokaj servoretoj estas nuligitaj.


Mia mesaĝo al vi estas malkvietiga. Malgraŭ la enorma evoluo de sociasekureco kaj specialaj servoj, okazinta dum la las 83/84 jaroj, la abismo inter la vidhandikapuloj kaj alia loĝantaro iĝas pli profunda. Mi tamen fidas al la forto kaj ebloj de la organiza mekanismo.


Kiel oni povus konvinki ne-handikapulojn tiel ke ili komprenu la rajton de handikapuloj al egala traktado? Pli multe estas bezonata pli da sinten-edukado kaj konsciigo de handikapuloj. La laborkampo neniam finiĝos.


85-a IKBE en Finnlando, julio 2019 

D-ro Jukka Jokiniemi



Sensoj kaj senbara medio

Estetika multsenseblo alportas egalrajtecon


La multsensebla sperto pri la ĉirkaŭaĵo estas memkomprenebla fakto por homo kiu moviĝas en la naturo. En la planita kaj konstruita medio la situacio estas alia. Kiam la ĉirkaŭaĵo estas planita tiel, ke eblas ĝui kaj sperti ĝin per ĉiuj sensoj, ĝi estigas plezuron ankaŭ al tiuj, kies iu aŭ kelkaj sensoj malfortiĝis. Kiam planistoj kreas konstruitan medion, ili tro ofte koncentriĝas en cerbumado pri vizualaj aferoj forgesante preskaŭ tute la aliajn homajn sensojn. Per uzo de naturaj materialoj eblas pliigi multsensan sperton pri spaco.


La koncepto senobstakla medio signifas, ke planado kaj konstruado ebligas al ĉiuj konvenan kaj facile atingeblan medion. La nuna leĝo pri uzo de tero postulas, ke la konstruaĵo ne kaŭzas senegalrajtecon ekzemple malhelpante handikapitojn agi tie. Diversaj obstakloj en agado estas i. a. restriktita movo, problemoj en vid- kaj aŭdkapablo. La mondo de plenkreskuloj estas plena de obstakloj por infanoj pro la skalo, sed la samo koncernas ege malaltajn homojn. Ankaŭ homoj, kiuj moviĝas kun bebĉaro kaj valizoj suferas de moviĝobstakloj. Diversaj ĝenoj en formiĝo kaj memorproblemoj ĝenas plurajn maljunuloj, sed ili povas ankaŭ esti moviĝ-obstakloj, kiuj kaŭzas akcidentojn al tute alispeca homgrupo, i. a. al parto de vojaĝantoj sur la ŝipoj el Tallinno. La psikologa homo de planistoj, do homo al kiu ili planas, facile iĝas falsa ĉar planistoj estinte junaj, sportemaj kaj motoristoj ofte ne suferis obstaklojn en moviĝo. Pluraj handikapitoj spertas, ke eniro en oficejon postulas egalan penon kiel por iu senhandikapa kiam li grimpas sur rokoj.


La mondo formiĝas pere de sensoj


La vidkapablo estas konsiderata kiel nian plej gravan senson; nuntempe ĝian signifon pliigis legoscio kaj elektra lumigo. Dum la homa evoluhistorio vidkapablo ne havis same grandan decidan signifon, ĉar estis malmulte da taskoj, kiuj postulis akran vidkapablon kaj cirkonstancoj por vidi i. a. en mallumo ne ekzistis. Sendependa elturniĝo en la nuntempa labortago postulas akran vidkapablon. Ĝenerale oni konsideras, ke aŭdpovo estas la due plej grava senso. Niaj oreloj ricevas tutan tempon multe da diversaj mesaĝoj estu ni maldorma aŭ ne. Orelojn ŝarĝas ankaŭ la bruo de trafiko kaj maŝinoj, kaj tio lacigas kaj pliigas streson. Ĉe homoj, kiuj malbone vidas aŭ aŭdas, unu kapablo ofte anstataŭas kaj kompensas la alian kapablon.


La vere plej grava senso estas tuŝosenso. Sen ĝi ni nenion povus fari, eĉ nek vivi. Homo povus rompi kaj bruldifekti sin sen la averto de la tuŝosenso. Por eta infano konatiĝo kun novaj aferoj kaj objektoj baziĝas sur la tuŝosenso kaj gustumado. Nia tuta korpo funkcias kaj niaj plej precizaj perceptoj baziĝas sur la informado, kiun la tuŝosenso peras.


La signifo de flarsenso malpliiĝis en nuntempo kaj ĝia influo estas plejparte subkonscia en nia epoko de parfumoj kaj aliaj aromoj. En pasinteco homoj uzis flarsenson por taksi ĉu io estas manĝebla; nuntempe oni legas en paketo la la lastan plej bonan daton por la uzo. La odoroj produktitaj de la konstruita komunumo konsistas ĉefe el poluoj - la naturo siaparte klopodas purigi ilin laŭeble.


Multsenseblo pri naturo


La homa raso evoluis por elturniĝi en la naturo. Diversaj sezonoj kaj havigo de manĝaĵo evoluis la homajn sensojn dum la tuta epoko de la homa evoluhistorio, sed la nuna vivmedio malmulte similas la kutiman medion je la cirkonstancoj de speco-evoluo. En la nuntempa konstruita medio homo estas grave devojiĝinta.


Esploristo Kalevi Korpela ĉe la universitato de Tampereo diras ke la ŝatata loko de homo estas la naturo. Sendepende de tio ĉu ni loĝas en Senegalo aŭ Finnlando, du trionoj de homoj preferas kaj fartas bone en medio kiu similas al parko. La ŝatata loko estas ĝenerale iel prilaborita de homo, ĝi estas facile atingebla kaj sendanĝera. Ceteraj homoj preferas lokon el kiu ili povas observi kio okazas en la ĉirkaŭaĵo kaj aliaj sentas sin hejmen en malfermaj, vastaj lokoj.


La naturo prezentas agrablajn spertojn por ĉiuj sensoj. Vizuale la naturo en si mem estas harmonia ofertante taŭge da lumo kaj ombro. La naturajn sonojn, kantadon de birdoj, murmureton de akvo oni trovas agrablajn. Kiel moviĝmedio la naturo estas varia kaj stimulas multflanke tuŝosenson. La naturaj odoroj preskaŭ senescepte estas agrablaj. Bona naturo prezentas frandaĵojn, do en la naturo multsenseblo realiĝas.


Multsenseblo pri ŝtono


Ŝtono estas natura konstrumaterialo kaj ĝi estas konsiderata kiel sekura bazo. Ŝtono egaligas ŝanĝojn de temperaturo, donas varmon dum malvarmaj noktoj kaj deponas malvarmeton dum varmegaj tagoj. Krome estas bone tuŝi ŝtonon mane aŭ piede irante sur ĝi. Per smirga rado oni povas krei ŝtonajn artaĵojn por pluraj uzoj.


Helpe de uzo de kombinaĵoj de diversaj materialoj en komunuma konstruaĵo eblas kaŝe komuniki plurajn nesignalitajn travivaĵojn. Kiam la materialo de promenadvojo ŝanĝiĝas, eblas konstrui vizuale belajn strukturoj, krome ankaŭ la sonoj de paŝoj ŝanĝiĝas. Tuŝosento ricevas fortan sperton tiele, ke pere de kvazaŭ kaŝlingvo eblas komuniki informojn ekzemple al viddifektitoj. Kvankam ŝtono estas preskaŭ senodora materialo, la pozitiva sperto de tri sensoj sufiĉas por diri, ke la ŝtono estas materialo kiun ni povas nomumi multsenseblan materialon.


Kiam oni uzas kiel kompletigan materialon ekzemple lignon, kiun oni povas prilabori per odoraj substanco kiel gudro, estiĝas kompleta multsensebla sperto pri spaco.


Tradicie ŝtono estis la konstrumaerialo de fornoj kaj ŝtuparoj. Ankaŭ vojbarilojn oni faris el ŝtonmaterialoj. Tiel la imago pri ŝtono povas doni impreson, ke temas pri malfacila irado kaj obstakloj. Tamen la materialo mem ne kulpas, ĉar pere de ŝtono eblas pliigi senbarecon kaj ergonomion eĉ laŭ ege estetika maniero.


Bazo de bona medio

La plej bonaj medioj estas spacoj, kie neniu senso ĝenas. Eĉ unu senso ne bezonas sperti la medion kiel ege bonan, konstanta ”taŭga” sufiĉas. Kiam la spaco estas konstruita por esti sensebla per ĉiuj sensoj, ĝi donas kontakton kaj agadtalenton ankaŭ al sensdifektitoj. Tamen ĝenerale oni spertas la spacon kiel agrablan lokon. Do en la ideala spaco nenio provokas ĝenon kaj homoj povas facile agi sendepende malgraŭ etaj restriktoj. Jena medio plej ofte estas ŝatata loko de homoj kaj oni povus nomumi ĝin urbon por ĉiuj sensoj.


Sukcesan esperantokongreson al vi. Ĝuju pri la finna naturo per viaj ĉiuj sensoj!


Amike salutas vin


Jukka Jokiniemi

doktoro pri tekniko


Por IKBE, Lahtio, Finnlando, julio 2019

      Raita Pyhälä


Finna kuirarto

Tio kion oni manĝas en iu lando dependas de la klimato kaj grundo/humo. Klimate Finnlando estas dividita en 8 kreskozonojn. La zonoj 1-2 situas sude kaj estas la plej favoraj por agrikulturo. La zono 8 situas en Laponio. Tie la kreskosezono - somero - estas plej mallonga sed ankaŭ la plej luma. La vintroj tie estas multe pli severaj ol en la zonoj 1-2, kaj tial oni devas zorgeme elekti, kiujn speciojn tie kultivi.


Niaj nutraĵoj dependas el varmo, lumo, akvo kaj humo. La tavolo de humo en Finnlando ne estas dika kaj enhavas malmultan kalkon. Ofte la agroj estas argilecaj , ŝtonozaj , sablozaj, la humo acida, ne tre fertila. La kultivisto devas scii kiel kultivi sian terpecon. La du-kilometrojn dika glacitavolo antaŭ pli ol dekmil jaroj kvazaŭ forskrapis nian humon kaj portis ĝin al pli sudaj, pli bonŝancaj landoj, kiel Hungario, kie mi en Muzeo pri terkultivado vidis radikojn de arbo en dikega humotavolo. Ĝi ŝajne dikis 1 metron! Mirakle por mi. Ĉe ni la humo dikas 15 - 30 cm.


Antaŭ miloj da jaroj niaj prapatroj komencis ŝanĝi arbaron en kultiveblan agron, ofte nur duonhektaron aŭ unu hektaron en du jaroj. Ili somere faligis la arbojn, lasis la trunkojn sekiĝi ĝis la sekva jaro, provis kovri la bruligotan terenon per tavolo de branĉoj kaj trunkopecoj. Post la bruligo ili semis en la cindrons sekalon, hordeon, fagopiron, rapojn, linon. Anstataŭ terpomojn oni manĝis rapojn ĝis la 18a jarcento. En kelkaj jaroj la cindro perdis sian fertilecon kaj oni devis ekkultivi aliloke. Niaj prapatroj fariĝis spertuloj pri tiu ĉi maniero ŝanĝi arbaron en agron. Eĉ la sveda reĝo petis finnojn veni kaj ebligi terkultivadon en la grandegaj, timigaj svedaj arbaroj.


Dum la tempopaso la brulkultivado estis malpermesata, unue en okcidenta Finnlando, multe poste en la orienta. Oni jam komencis timi la malpliiĝon de la arbaro. Terpomo anstataŭis rapojn en la fino de la 18a jarcento. Al la cerealoj aldoniĝis aveno kaj tritiko. Nuntempe aveno estas tre aprezata kaj oni elpensas novajn manierojn uzi ĝin, ne nur por kaĉo kaj pano, sed ankaŭ por anstataŭigi viandon.


En la naturo oni ĉiam trovis helpon kontraŭ malsato. Kiam malsukcesis rikoltoj de sekalo kaj aliaj cerealoj, oni ekuzis pinan ŝelon, radikojn de kelkaj plantoj por miksi kun la nesufiĉa cereala rikolto. Pli bongustaj kaj pli facile digesteblaj certe estas niaj beroj: mirtelo, vakcinio, oksikoko, kamemoro. Oni frande manĝis ankaŭ sovaĝajn frambojn kaj malgrandajn fragetojn, kiujn oni ne plu trovas abunde, pro la ŝanĝoj en la agrikulturo kaj paŝtado. Empetrojn oni ne multe uzis en Finnlando. Nigraj rubusoj ne kreskas en nia naturo. Nun ni havas importitajn fruktojn, sed en mia junaĝo mi ne sciis, kiel senŝeligi oranĝon aŭ manĝi bananon, ĉar tiajn mi vidis nur longe post la dua mondmilito.


Fungojn oni sciis uzi en orienta Finnlando; en la okcidenta parto de nia lando oni lernis uzi ilin, kiam kareliaj evakuitoj estis translokitaj okcidenten. Ni faras fungosalatojn el batita kremo, cepoj kaj salitaj laktarioj, ni faras diversajn fungosaŭcojn, niaj boletoj estas eksportataj al Italio, ni havas plurajn speciojn de kantareloj, ni sekigas fungojn por vintro. Kiu ajn rajtas kolekti berojn kaj fungojn ĉie, sed oni devas lerni por ne veneni sin kaj siajn familianojn per mortigaj specoj. Unu el la plej perfidaj kaj danĝeraj fungoj estas la blanka amanito.


Ĉasado kaj fiŝkaptado nuntempe estas multekostaj hobioj, sed antaŭe ĉiu familio en la kamparo kompletigis sian nutriĝon per leporoj kaj galinoformaj birdegoj, kiaj bonazio, urogalo, lagopo, perdriko. Aŭtune ankaŭ nun okazas ĉasado de anasoj, tuj kiam la malpermeso ĉesas. Alko estas alia bestego, kiun oni ĉasadas kaj aprezas. La viandon oni donas al geamikoj, parencoj, frostigas por si mem. En kelkaj vilaĝoj estas kutimo inviti ĉiujn vilaĝanojn al senpaga alkosupo, kiu enhavas terpomojn, cepojn, karotojn kaj alkaĵon. Se oni ne ĉasus alkojn, ili pliiĝus kaj kaŭzus pli kaj pli da trafikakcidentoj. Alkoj ne timas aŭtojn.


Boacoj ne estas sovaĝaj bestoj, nur duonsovaĝaj. Ĉiun boacon posedas iu homo, supozeble sameo, kaj estus krimo ĉasi aŭ pafi boacon. Lapon-devena franda plado estas boacaĵo fritita el tre maldikaj frostigitaj tranĉaĵetoj. Tion oni kutime manĝas kun pistitaj terpomoj, ofte ankaŭ kun pistitaj vakcinioj. En mia infanaĝo mia onklo veturis al Laponio por ĉasi urson.Unu fojon en mia vivo mi tion gustumis. En la fora pasinteco la urso estis la reĝo de la arbaro, oni ne kuraĝis eĉ mencii lian nomon sed uzis kaŝnomojn. La urso venis sur la teron el la ĉielo, lasis kapti sin, nutris sian popolon, kaj la ostojn la manĝintoj zorgeme kunmetis por sendi la urson en la ĉielon. La ĉasistoj pardonpetis al la urso, ke pro sia malsatego ili devis mortigi lin.


La finna kuirarto antaŭ la fino de la 20a jarcento estis preskaŭ unueca. Ĝi baziĝis sur terpomo, sekala pano, kaĉoj sekala, hordea, avena, porkaĵoj salitaj kaj fumaĵitaj, cepoj, brasiko, laktaĵoj, ovaĵoj, beroj kaj fungoj. Nialandaj cerealoj enhavas glutenon, kaj antaŭ nelonge oni komprenis, ke kelkaj homoj suferas de celiakio kaj ili malbonfartas, eĉ mortas se ili uzas niajn kutimajn cerealojn. Ili bezonas rizon, maizon kaj aliajn eksterlandajn. En mia infanaĝo oni povis havi rizokaĉon kun lakto, cinamo kaj sukero nur kiel festopladon, precipe en la kristnaska sezono. Oni kultivas fragojn, frambojn, ribojn ruĝajn kaj nigrajn, pomojn, en la zonoj 1-2 ankaŭ pirojn kaj prunojn. Konservado ne estis facila, precipe kiam mankis sukero. Nun nin helpas frostigiloj. De longe brasikoj, florbrasikoj, cepoj, pizoj , tomatoj estas konataj. Kiel terfruktojn (radikfruktojn) oni kultivas napojn, karotojn, ruĝajn betojn, rafanetojn. Kukumojn oni salas aŭ konservas per vinagro kaj sukero aŭtune. Malpli konataj estis celerioj, poreoj, sed nun oni kultivas kaj uzas ilin. Aperis sur la bretoj de la vendejoj ekzemple kukurboj, kukurbetoj, kiaj squash, zucchini. Ili eĉ ne havas finnajn nomojn, oni nomas ilin kesäkurpitsa (someraj kukurboj). Ankaŭ fazeoloj estis malfacile kultiveblaj pro la manko de varmo kaj pro la danĝero de noktaj frostoj, sed nia klimato jam iom mildiĝis kaj homoj lernas kultivi kaj kuiri novajn plantojn.


La spicoj, kiujn mi en junaĝo konis, estas salo, juniperaj "beroj", sukero, cinamo, vanilo, kariofilo, zingibro, pipro, kaj spicoherboj aneto, petroselo, ŝenoprazo. Karvion oni uzis por spici sekalan panon. Nun estas konataj ankaŭ koriandro, levistiko, safrano, anizo, muskato ( ne pensu ke tio estas besto "muso-kato"! ). El Azio venis vasabio, soja saŭco, teriako, kuirita zingibro kaj aliaj ekzotaĵoj, ne paroli pri ĉieaj keĉupo kaj mustardo. Aperis en niaj urboj restoracioj ĉinaj, japanaj,nepalaj, hindaj, hispanaj, grekaj, turkaj, francaj, germanaj,italaj, rusaj malpli . Verdire estas malfacile trovi FINNAN restoracion, sed mi aŭdis, ke en Lahtio dum la lunĉo-horoj oni trovas finnajn pladojn en manĝejoj proksimaj al la kongresejo: Taivaanranta*, Kotiruokala*, Voitto*, Emma, kaj antaŭ la Sibelius-domo en kelkaj ŝipoj. En Helsinko mi scias finnan restoracion je la nomo Aino, sed ĝi estas multekosta.


* esperantigite Horizonto (aŭ bordo de la ĉielo), Hejm-manĝejo, Venko.


La maniero kuiri dependas ankaŭ de la brulaĵo kaj modelo de la fornelo. Finnoj ŝatas elektrajn fornelojn. Gason oni uzas en somerdomoj en lokoj, kie elektro ne estas havebla, ekzemple en iu insulo aŭ fora sovaĝejo. En mia junaĝo ĉiuj kamparanoj kuiris per forneloj, kie oni bruligis lignerojn, branĉojn, strobilojn. Antaŭ 200-300 jaroj en okcidenta Finnlando oni kuiris en potoj pendantaj aŭ starantaj super la fajro en senporda fajrejo, dum en orienta Finnlando oni kuiris en grandaj fornegoj, kiujn oni unue hejtis per ligno. La pano kaj okcidente kaj oriente estis ĉefe el sekalo, sed en la okcidento oni bakis pli malofte kaj la panoj havis truon meze, por ke oni povu meti ilin sur stangon ĉe la plafono. Tie la pano malmoliĝis de tago al tago, de semajno al monato. Gemaljunuloj devis raboti por si maldikajn tranĉaĵojn aŭ oni trempis la panon en akvo aŭ lakto por remoligi ĝin. Ĝi neniam ŝimis kaj neniom estis forĵetita. En la oriento, nome Savonio kaj Karelio, oni bakis pli ofte, kaj la panoj plej ofte dikis kaj molis, estis pli facile manĝeblaj. Hordeaj panoj povis esti dikaj, molaj, aŭ maldikaj "patkukoj", pugnopanoj. Famaj estas la savoniaj "kokoj", napokoko, terpomokoko, fiŝkoko (koregoneto, perko). Ili aspektas kiel panoj sed ene estas lardo aŭ grasa porkaĵo, fiŝoj (precipe perkoj),terfruktoj. Tiajn "kokojn" oni bakas dum horoj aŭ tra la nokto, tiel ke eĉ la plej ostetplenaj fiŝoj tute moliĝas. Ni malfermas la rondan pinton kaj elfosas la farĉon. En Laponio oni faris platajn maldikajn patkuk-formajn panojn el hordeo kaj tritiko. Unue oni supozeble bakis ilin sur varmegaj ŝtonoj apud fajro, nun en fornoj hejtitaj per ligno aŭ elektro. En la insularo la loĝantoj kutimiĝis al dolĉigita pano. Tien la modeloj venis de Svedio.


Ni havas fiŝojn el lagoj, riveroj, maro. Kiel lagofiŝojn mi mencias aldone al perkoj ezokojn, koregonojn, bramojn, sandron. Ni havas ne nur mil lagojn sed cent dudekmil. Trutoj kaj salmoj kaptiĝas en riveroj. Marajn fiŝojn pli bone konas loĝantoj de la insularo kaj de la bordoj de la Finna kaj Botnia golfoj. Kankroj estis aŭtuna festoplado, sed nun la majoritato de kankromanĝantoj devas aĉeti importitajn kankrojn vendeje. Antaŭlonge finnoj manĝis multajn haringojn, rostitaj, frititaj, fumaĵitaj, salitaj, en vinagro kun spicoj. Poste oni rimarkis, ke en ili troviĝas poluaĵoj kaj estas danĝere manĝi ilin tro ofte. En norda Finnlando salmaĵoj estis ĉiutagaj. Servistoj kaj laboristoj laŭdire preferis dungiĝi ĉe bienoj, kie salmo ne tro ofte estis surtabligita. Nun oni vendas multan norvegan salmon, breditan en kaĝoj en la maro. Sovaĝa natura salmo kostas multe pli.


Pri fromaĝoj kaj laktaĵoj: ni havas multajn specojn de lakto kaj acidlakto, sen graso, sen laktozo, kun pli aŭ malpli da graso. Iujn laktojn oni reklamas per ideoj pri bovinoj en libero aŭ per la vorto "luomu", kiu signifas natura, sen aldonaĵoj. En mia junaĝo la fromaĝoj estis trispecaj: Emmental (iel kiel gruyère),alia iom iel kiel la nederlanda Edam, kaj trie mola fromaĝo ŝmirebla. Oni faris fromaĝojn ankaŭ hejme per la helpo de ovoj aŭ kazeigilo. Kolostro - la unua lakto de naskinta bovino, en forno fariĝis franda mola fromaĝo manĝebla per kulero kaj kun vakcinioj, sukero, cinamo. Svedlingve tiun kolostraĵon oni nomas kalvdans (bovida danco!) sed finnlingvanoj pli serioze nomas ĝin uunijuusto (fornofromaĝo). Nun troveblas fromaĝoj faritaj eksterlande aŭ laŭ eksterlandaj receptoj: ŝimfromaĝo preskaŭ kiel rokforto, parmezano, mocarelo kaj aliaj nekonataj de mi. Ni multe uzas kazeon, ĝi povas esti natura, sen spicoj, aŭ kun sukero, vanilo, beroj, fruktopecoj. El kazeo oni faras en ortodoksaj regionoj pasha- deserton por pasko. Ĉu iu volas rakonti al ni pri tio? (mi demandas la aŭskultantojn).


Malnovaj pladoj kiuj ne perdas sian favoron estas pizosupo, fiŝosupo, supo el bovaĵo kaj terpomoj, viandobuletoj, viandhaketaĵo, rostaĵoj, stekoj, ŝinko, pistitaj terpomoj, nigraj kolbasoj el sango. Griokolbasojn mi junaĝe faris plenigante zorgeme purigitan porkan inteston helpe de bovina korno. Nun pli junaj generacioj konas pommes frites, pizza, spagetoj, lasagne, sushi, tapas k.a. Ŝafaĵojn oni ne facile havigas al si en Finnlando, sed ili pli oftas en Paska tempo.. Konkojn kaj mitulojn ne multaj finnoj lernis manĝi. Kokidaĵoj nun estas multe pli oftaj ol antaŭ 30-50 jaroj. Meleagrojn kelkaj finnoj aĉetas ĉefe por Julo/Kristnasko.


Iom pri desertoj: oni faris kaĉojn kaj dolĉaĵojn el beroj kaj sekigitaj fruktoj importitaj, la likvaĵo densigita per (terpoma) fekulo. Malnova deserto estis kaĉo el tritikaj grioj kaj vakcinioj kun sukero. Nun oni ofte prenas berojn kaj glaciaĵon el frostigilo. Oni ŝatas jahurtojn: finna, greka, turka, kun beroj, sen beroj, kun/sen sukero, vanilo kaj aliaj spicoj.. Kiel ĉie, ankaŭ en Finnlando oni ŝategas krespojn kaj patkukojn kun konfitaĵo, batita kremo, sukero. Ofte la dommastrino aŭ restoracio proponas kafon kiel deserton kaj eble kun tio pecon da torto aŭ ĉokoladaĵeton, biskviton. Nun mi malkaŝas al vi la malnovan simplan kukorecepton de mia panjo, kiu naskiĝis en 1900: miksu en 3 decilitrojn da acidlakto 4 dl da faruno kun 2 dl da sukero aŭ melaso, po unu kulereton da sodo, kariofilo, zingibro, 1 dl da sekvinberoj, 1 dl da fandita butero. Baku en 175-gradoj dum unu horo.


Por Julo ni bakas spicokuketojn diversformajn kaj el milfolia pasto kvarpintajn stelojn kun prunaĵo meze. La kutimo venis el Svedio aŭ Germanio, kiel multaj aliaj niaj kutimoj. (Muldilojn de spickuketoj mi eble cirkuligos. Se la publiko ne laciĝis, mi rakontos ankaŭ pri mämmi, kiu estas paska sekala deserto.)


Multaj finnoj, ankaŭ infanoj, jam suferas pro troa dikeco kaj pezo.Ni estas konsilataj malpliigi niajn manĝojn. Devus sufiĉi unu terpomo tage, nur 1½ glasoj da lakto, malofta viandaĵo kaj tio ne ruĝa. Sukeron, buteron, salon ni evitu, ni manĝu pli da laktuko, spinaco, salato, legomoj, verdaĵoj. Antaŭe viroj ŝercis, ke ili NE manĝos herbon,nun ankaŭ ili devas. Antaŭe oni diris, ke la magiaj vortoj en kuirado estas butero, kremo kaj sukero. Nun ĝuste tio fariĝis evitenda.



85. IKBE en Finnlando 20.-27.7.2019 1 (3)

Teksto kompilita de Ritva Sabelli

FINNAJ NACIAJ KOSTUMOJ

El popolkostumoj al naciaj kostumoj


Ĝis la 19-a jarcento la kamparanoj, manlaboristoj kaj nefakaj laboristoj en urboj portis hejmfaritajn popolkostumojn. Etaj infanoj estis vestitaj en longa linĉemizo. Post la konfirmacio ili komencis porti vestojn faritajn laŭ la sama modelo kiel por plenkreskuloj.


Dum la jarcentoj la popolkostumo ŝanĝiĝis. Oni prenis en la kostumon diversajn vestaĵojn aŭ aliajn partojn el la moda robo de ranguloj. Novajn partojn oni prilaboris laŭ propra gusto tiel, ke ili konvenis al propraj preparadmetodoj. En la vestoj konvene unuiĝas la diversaj manieroj de kudroarto kaj la tipaj trajtoj kaj materialoj de diversaj epokoj. Silkon kaj elegantan ŝtofon oni aĉetis en urbo